Тёмный

Belegaj Birdoj kaj Inspiraj Diraĵoj! 

Esperantigitaj Videoj
Подписаться 495
Просмотров 526
50% 1

Belegaj Birdoj kaj Inspiraj Diraĵoj!
Afableco estas en nia povo, eĉ kiam ŝatateco ne ekzistas.
Bonkoreco estas la lingvo kiun la surduloj povas aŭdi kaj la blinduloj povas vidi.~Mark Twain~
Traktu ĉiujn ĝentile, eĉ tiujn kiuj estas malĝentilaj al vi - ne tial ke ili estas malafablaj, sed tial ke vi estas afabla.
Portu koron kiu neniam malamas.
Portu tuŝon kiu neniam damaĝas.
Portu rideton kiu neniam velkas.
Estu tia persono kiun vi volus esti en via vivo.
Estu kompata laŭeble. Tio estas ĉiam ebla. ~Tenzin Gyatso~
Neniam rigardu malsupren iun ajn escepte ke vi helpos lin supreniri.
Dialogue:
Bona karaktero estas la plej bona tomboŝtono. Tajlu vian nomon sur la koroj, ne sur marmoro. ~Charles H. Spurgeon~
Estas bona esti gravulo, tamen pli gravas esti bonulo.
Hodiaŭ, donu al fremdulo vian rideton. Tio eble estas la ununura sunbrilo kiun li vidos tutatage. ~H. Jackson Brown~
Se vi volas ke aliaj estu feliĉaj, disdonu kompaton. Se vi volas ke vi mem estu feliĉa, disdonu kompaton.
Mi ĉiam preferas kredi je ĉies boneco, tio preventas tiom da problemoj. ~Rudyard Kipling~
Ne estu vi mem - estu iu kiu estas iom pli afabla. ~Mignon McLaughlin~
Neniam maltrafu okazon igi aliulon feliĉa, eĉ se vi devus lasi lin sola por fari tion.
Homoj kiuj faras gravajn aferojn, ne kutime bezonas tempon por kalkuli tiujn. ~Albert Einstein~
Reciprokeco okazas kiam du personoj aŭ grupoj akordas fari ion simila por la alia, por ke la alia havu la samajn rajtojn. ~Confucius~
Plenkreskuloj komprenas ke malgrandaj aferoj gravas kaj ke rilatoj baziĝas sur respekto kaj reciprokeco. ~Margaret Carlson~
Ne atendu ĝis iu iĝos kompleza, elmontru al tiu kiel esti tia.
La plej grava vojaĝo kiun ni povus fari dumvive estas kunveni duonvoje kun homoj. ~Henry Boye~
Kiam mi estis juna, mi admiris lertajn homojn. Nun mi estas maljuna kaj mi admiras bonkorajn homojn. ~Abraham Joshua Heschel~
Se oni sole disdonus juston en ĉi tiu mondo, kiu eskapus el tio? Ne, pli bone estas esti donacema, ĉar tio gajnas dankemon al ni, kaj amon. ~Mark Twain~
Ŝanĝu la mondon per via rideto, sed ne permesu ke la mondo ŝanĝu vian rideton.
Vi ne povas travivi perfektan tagon sen fari ion por iu kiu neniam povos repagi vin. ~John Wooden~
Se tiuj kiuj ŝuldas al ni nenion, donus al ni nenion, kiom malriĉaj ni estus. ~Antonio Porchia~
Oni ne povas tro baldaŭ fari favoraĵon, ĉar oni neniam scias kiam estas tro malfrue fari tion. ~Ralph Waldo Emerson~
La englutado de malbonaj vortoj nediritaj, neniam malbonfaris la stomakon. ~Winston Churchill~
La vera sindonemo estas la farado de bonaĵo por iu kiu neniam ekscios. ~Frank A. Clark~
Tri aferoj en la homvivo estas gravaj. La unua estas esti kompata. La dua estas esti kompleza. La tria estas esti kaj kompata kaj kompleza.
Ne haltigu viajn sindonemajn trajtojn pro tiuj kiuj fiprofitas de via sindono.
Estu ĉielarko en la nubo de aliulo. ~Maya Angelou~
En mondo plena da homoj kiuj ne povas malpli zorgi pri aliuloj, estu iu kiu ne povas pli zorgi pri aliuloj.
Tradukita, parolita, subtekstigita kaj kreita de Scott Turton.

Опубликовано:

 

19 сен 2024

Поделиться:

Ссылка:

Скачать:

Готовим ссылку...

Добавить в:

Мой плейлист
Посмотреть позже
Комментарии    
Далее
How to win a argument
9:28
Просмотров 550 тыс.
Interview about my Asperger's with Chewigem
23:48
People of my community: Europe vs India
13:59