(Originala titolo: As rosas não falam)
Verkis: Cartola
Traduko: Jorge das Neves
Batas la kor’
Kun sopiro kaj nova esper’
Ĉar plifoje finiĝas somer’
Ĉe ni
Vi estas for
Dum reveno al nia ĝarden’
Kaj sen vi restas nur la ĉagren’
Apud mi...
Rozoj (mi plendas)
(Kia stultaĵo!)
La rozoj silentas
Sed la rozoj tute konsentas,
Ke parfumo devenas de vi, aj!
Kaj tie ĉi
Daŭras nur miaj larmoj sinceraj
Miaj sonĝoj kaj revoj misteraj
Pro vi!
Vidu aliajn brazilajn kantojn en Esperanto ĉe
www.brazilakole...
@BrazilaKolekto
Instagramo: @esperantistino20
#esperanto #esperantujo #kanto #muziko #asrosasnãofalam #cartola
19 сен 2024