Тёмный

La vojo - Muziko en Esperanto 

Esperantistino20
Подписаться 403
Просмотров 3 тыс.
50% 1

Bela muziko farita el la poemo de Zamenhof.
Teksto: L.L. Zamenhof
Muziko: Hirosi Nobukuni
Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,
Ni semas kaj semas konstante!
“Ho, ĉesu!” mokante la homoj admonas,
“Ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor' al ni sonas:
“Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos”.
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
#esperanto #muziko #lavojo #zamenhof #poezio

Опубликовано:

 

19 сен 2024

Поделиться:

Ссылка:

Скачать:

Готовим ссылку...

Добавить в:

Мой плейлист
Посмотреть позже
Комментарии : 30   
Год назад
Kiel bele! Mi amas vian voĉon, la muzikon, ĉion! Gratulon😍🤩
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc Год назад
Dankegon karulino!
@mazosioslietuvosreikalutar1341
@mazosioslietuvosreikalutar1341 3 месяца назад
Tafa muziko de Hirosi Nobukuni kaj la plenuno de Sylla Choves! Klara prononcado. Placxa vocxo (ankaux la kantistino mem). Brave! Vitas Sxilas , Litovio
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc 3 месяца назад
Koran dankon! 💚😊
@seanoriain8294
@seanoriain8294 8 месяцев назад
Belega vocho, belega muziko, saghaj vortoj. Mi gratulas vin kaj dankas vin.
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc 8 месяцев назад
Koran dankon @seanoriain8294 💚😊
@seanoriain8294
@seanoriain8294 8 месяцев назад
@@Esperantistino20-zl9oc Ne dankinde! Felichan Novjaron al vi! Amike.
@carsonpiano1
@carsonpiano1 Год назад
Bone!
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc Год назад
Dankon! 🙌
@claudiarodrigues7203
@claudiarodrigues7203 Год назад
Muito bem! Parabéns pela musicalidade e a dicção bela do Esperanto. Sucessos
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc Год назад
Dankon Cláudia!
@bipolar_diary
@bipolar_diary 8 месяцев назад
Dankon, samideanino! Vi bele muzikigis mian plej ŝatatan poemon.
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc 6 месяцев назад
Koran dankon! 😊
@Esperantujo
@Esperantujo Год назад
Belegaj melodio, voĉo kaj interpreto! Mi estas ĉarmita. ʕᵔᴥᵔʔ S-ro Nobukuni ankaŭ havas kanalon: www.youtube.com/@hirosinobukuni3989
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc Год назад
Dankegon Pablo! Laŭ mi ĝi estas la plej bela melodio por ĉi tiu kanto. Mi abonis lian kanalon.
@danielotero3874
@danielotero3874 Месяц назад
Mi ŝatas kiel kantas ĉi tiu tre bela virino.
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc Месяц назад
Dankegon! 💚
@VicenteSales
@VicenteSales Год назад
Belege! Venu kaj kantu tiun belegan poemon ĉe SEM (Societo Esperantista de Minaso). "Ni SEMas kaj SEMas, neniam laciĝas..."
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc Год назад
Estus plezuro kanti kun vi!
@sheilaferreira6788
@sheilaferreira6788 5 месяцев назад
🙏🙌🌹👏
@RandyReam
@RandyReam 10 месяцев назад
Gŭaŭ! bona laboro, dankon
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc 10 месяцев назад
Dankon @RandyReam! 😊
@kiwenmanisuno
@kiwenmanisuno 8 месяцев назад
Ĉi tio estas tre bone kantas!
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc 8 месяцев назад
Dankon! 🙌
@darcisardinha104
@darcisardinha104 11 месяцев назад
Saluton!
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc 11 месяцев назад
Saluton 😊
@user-sl8gi3vb6e
@user-sl8gi3vb6e 7 месяцев назад
Knabece mi parkere lernis la poemon kun iu melodio alia ol tiu cxi.
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc 5 месяцев назад
Jes, ĉi tiu melodio estas de Hirosi Nobukuni. Mi tre ŝatas ĝin. Dankon pro via komento! 😊
@graciasylvie149
@graciasylvie149 3 месяца назад
Belega
@Esperantistino20-zl9oc
@Esperantistino20-zl9oc 3 месяца назад
Dankon! 💚
Далее
La Unua Kongreso de Esperanto de Prof  Edmond Privat
7:43
С чего всё началось?
00:42
Просмотров 116 тыс.
Like the River ~ Ayla Schafer,  ft Susie Ro
8:50
Просмотров 6 тыс.
Las Vegas
4:45
Просмотров 814
Esperanto: Lingvo por la mondo - Zamenhofa Tago 2019
8:58
Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2010
5:08
Просмотров 10 тыс.