Teksto en esperanto: Emanuele Rovere. Kantas MANŬEL. El la kvara albumo de kantoj en esperanto de MANŬEL, titolita "DANKAS MI LA VIVON", eldonita fine de majo 2014.
Kara @lucschagas, mi dankas elkore vian belan komenton kaj bondeziras ĉian bonon al vi kaj viaj amatoj. Kompreneble, mi esperas, ke vi komentos ankaŭ pri aliaj el miaj videkantoj kaj rimarkas al vi, ke mi kantis multajn en ilia origina lingvo (ankaŭ GRACIAS A LA VIDA / LA PALOMA / CAMINITO...) kaj ili estas en tiu ĉi kanalo.
Mi dankas elkore al ĉiuj komentintoj kaj pardonpetas se mi ne trovas la tempon por respondi senpere al ĉiu komento. Ke la vivo estu ĉiam donacema je sano, Amo, paco kaj prospero!
Mi ĝojas pro tio, kara Julio Velaz, kaj invitas vin, se tion vi ne jam faris, spekti la aliajn kantojn, kiujn mi esperantigis el la hispana (Besame mucho / Cielito lindo / Angelitos negros / La paloma / Caminito ... Baldaŭ, mi publikigos "Gracias a la vida" kantitan en la hispana.
Sendube la vivo donis al vi multon, kion vi multoble kaj bonkvalite redonas al ĝi, kaj al aŭskulttantoj vi sugestas la feliĉigan neceson danki, ĉar sen dankemo ne eblas feliĉo!!! Persone mi dankas, ke vi trovis min preskaŭ tuje post mia enfejsbukiĝo!!!
Dankon kaj gratulon al Vi, kara Manŭel! Bonvolu sendi Viajn esperantlingvajjn kantojn ankaŭ al nia Facebook-paĝo "Amikaro de la Eŭropa Esperanto-Unio"... Plej amike Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas el Hungario
Vi havas tre klaran prononcon, ne kiel la angla kiu ŝajnas al mi terure malbelsona. Virgilio, la latina poeto aŭ Horacio estas belaj prononcantoj de niaj idiomoj. Ankaŭ Marko Tulio Kikerono!ª!!