Mi tre ŝatas tiun ĉi kanton. Mi konas la originalan tekston, ankaŭ la tradukon al la rusa. En Esperanto estas unua fojo kiam aŭdas. Estas bela traduko. Bravo, Emanuele!
Refoje gratulante kaj dankante vin pro tiu bela kanzono, mi faras malgrandan rimarkon (por igi la tekston senriproĉa ankaŭ gramatike): la vorto "fremdaj" estas ne substantivo, (kiel ĝia angla originalo), maksimume statadjekto, kiu en la frazo atendas kompletigon. Por eviti tiun misaĵon, mi proponas jene teksti: "FremdULOj en nokt'", eĉ se tiel la artikolo en via teksto elfalas, sed ĝi estas malhavebla.
Cantisto "Flano sen Nato" aŭ kremo ( Frank Sinatra) certe ne konis esperanton. Se li estus esperantisto certe li ne estus mafiano! Bedaurinde li multe enspiris kokainon. Dio helpu lin en la alia ĉiela mondo.
Kara Elijah Cabello, en esperanto eblas elizii (tranĉi aŭ forlasi) nur la finan vokalon (o) de la komunaj vortoj je singularo (krom la vokalon "a" de la artikolo) kaj tiun faron anstataŭas la apostrofo (signo pri elizio). Tiel eblas mallongigi je unu silabo la vortojn por ilin alĝustigi al la muzika metriko.
Saluton, Manuel! Ĉu vi iam aŭskultis la hispanlingvan kanzonon "Los hombres no deben llorar" (Viroj ne devus plori), de King Clave? Ĝi ankaŭ estis tradukita al la portugala lingvo kaj kantita de Roberto Carlos, kun la titolo "Dizem que um homem não deve chorar". Tiu muzikaĵo meritus esti inter viaj temoj. music.ru-vid.com/video/%D0%B2%D0%B8%D0%B4%D0%B5%D0%BE--0WFSZriwIU.html&feature=share music.ru-vid.com/video/%D0%B2%D0%B8%D0%B4%D0%B5%D0%BE-_0V7Obc4XlY.html&feature=share