Verkis: Márcio Buzelin k Marcos Tulio Lara k Paulinho Fonseca k PJ k Rogério Flausino k Wilson Sideral
Traduko: James Rezende Piton
Ĉio nur en ord' kaj en blu',
Trankvila kiel ĉiam,
L' okuloj blinkis kaj subite
Jen sonĝo
Jen estas nia grund'
Kiam oni enamiĝas
La buŝoj restas kune,
Mankas fino al sekund'
Ĉar tago feliĉa
Ne oftas, ĝi estas rara,
Paroloj malfacilas,
Estu nur kanzon'
(Refreno)
Simpla, facila, facilega,
Tiel ke kaj vi kaj mi kaj ĉiuj kantu kune
Simpla, facila, facilega,
Tiel ke kaj vi kaj mi kaj ĉiuj kantu kune
Ĉio fariĝas klara
Patose kaj ege pala, eĉ
Kaj mia kor' akcelas
Kiam venas via aŭto
La vivo tiel simplas
Sed ni timas pri la tuŝ'
La manoj mem traserĉas sin
Tion volis jam ni mem
Ĉar tago feliĉa
Ne oftas, ĝi estas rara,
Paroloj malfacilas,
Estu nur kanzon'
(Refreno)
Vidu aliajn brazilajn kantojn en Esperanto ĉe
www.brazilakole...
@BrazilaKolekto
Instagramo: @esperantistino20
#esperanto #esperantujo #kanto #muziko #fácil #jotaquest
19 сен 2024