Verkis: Bob Thiele k George David Weiss
Esperantigo: Emanuele Rovere
Mi vidas verdajn arbojn
Kaj ruĝajn rozojn
Dum ili floras por ĉies plezuro
Kaj mi diras al mi
Kia mirinda mond’!
Mi vidas bluajn marojn
kaj blankajn nubojn,
La laborplenan tagon,
La ripozdonan nokton
Kaj mi diras al mi
Kia mirinda mondo!
La koloroj de l’ĉielarko,
Tiel belaj, sen kompar’,
Aperas ĝoje sur la
Ridetoj de l’homar’,
Dum amikoj svingas manojn,
Diras “Kiel vi fartas?”
Ili, fakte, diras
Mi vin amas!
Mi vidas bebojn plori,
Mi spektas ilin kreski:
Ili lernos multon pli
Ol kion mi kapablos koni
Kaj mi diras al mi
Kia mirinda mond’!
Jes mi diras al mi
Kia mirinda mondo!
La koloroj de l’ĉielarko,
Tiel belaj, sen kompar’,
Aperas ĝoje sur la
Ridetoj de l’homar’,
Dum amikoj svingas manojn,
Diras “Kiel vi fartas?”
Ili, fakte, diras
Mi vin amas!
Mi vidas bebojn ridi,
Mi spektas ilin ludi.
Espereble, ili ĝuos
Estonton de paca prospero
Kaj mi diras al mi
Kia mirinda mond’!
Jes, mi diras al mi
Kiel mirindas la mondo!
Instagramo: @esperantistino20
#esperanto #esperantujo #muziko #kanto #zamenhof #whatawonderfulworld
19 сен 2024