Mi dankas vian komenton, kara Esperanta Formiko. La ŝatodeklaroj kaj subteno de la samideanoj estas la nura instigo por, ke mi plulaboru por esperanto ĉar la E-Organizoj incensas kaj furaĝas nur siajn politikajn sampartianojn. Ĉian bonon mi bondeziras al vi.
Kara Manŭel, viaj kantoj distingiĝas per altkvalita traduko kaj profesia plenumo. Mi pensas, ke per viaj kantoj vi faras multe pli por Esperanto ol movadana agado de multaj E-organizaĵoj.
Kara Evy Queiroz, mi dankas viajn afablajn vortojn kaj esperas, ke vi plusekvos kaj subtenos mian muzikan, poresperantan agadon. Bondezirojn por ĉia bono!
Dankon al vi pro viaj aprobo kaj subteno al mia agado, kara Elias hernandez capdevila. Mi esperas, ke vi daŭrigos spekti kaj favore komenti miajn videkantojn.
Kara Cláudio Stehling, mi varme dankas vin pro via afabla komento, kiu aldoniĝas al pluraj similaj, kiujn la kanto ricivis en Facebook. Bedaŭre, la samideanoj ne estas donacemaj kaj malfacile komentas en jutubo. Ĉian bonon al vi.
Kara Herr Schwarz, mi dankas vian komenton. Mi povus certe plenumi vian deziron, kiu aldoniĝas al similaj petoj de multegaj por, ke mi esperantigu famajn kantoj el pluraj lingvoj. Tamen, rilate al tradukadoj el la franca lingvo, mi perdis la tutan emon post, ke mi esperantigis, ludis, kantis, registris, krom "La trajn' fajfadas", ankaŭ "La vivo rozkolora = La vie en rose" por omaĝi al Francio kaj Lille (la urbo gastiganta la Universalan Kongreson de Eo en 2015) kaj, kiel danko mi estis ekskludita el ĉiu prezentado en tiu kongreso. Tiaj montris esti la francaj samideanoj!!!! Amikajn salutojn al vi!