/ jomart_kaj_natasha
jomart.click/S...
jomart.click/S...
Mia traduko de la vaste konata kanto de Leonar Cohen. La registro estis farita dum nia koncerto kadre de la kultura programo de la UK-102 en Seulo, 2017. Se vi ŝatas la muzikon, mi petas aboni al nia kanalo kaj premi la butonon "Ŝatas". Dankon!
***
Davida bela melodi’
Tre plaĉis al ĉiela Di’
Sed vi ne zorgas pri l’muzika bruo ja
Ĝi sonis tiel: bela tril’
Minora fal’, maĵora bril’
Hezitas l’reĝ’ kaj versas Haleluja
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja
Vi kredis firme, kaj venis l’pruv’
Ŝi banis sin en ora kuv’
Ŝia beleco ŝanĝis ĉion tuje
Ŝi lasis vin en iu kantin’
Kunprenis koron, konkeris vin
Kaj viaj lipoj flustris Haleluja!
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja
Mi estis, kara, ĉi tie jam
Min batis sort’, min vundis am’
Mia anim’ estis malplena ujo
Mi vidis vian flagon, sed
Amo ne estas nur l’posed’
Ĝi foje estas rompita Haleluja
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja
Antaŭe min informis vi
Pri viaj planoj, pri via viv’
Sed nun vi ja malgajas kaj enuas
Kaj mi memoras - nia kuniĝ’
Estis por ambaŭ ni feliĉ’
Ĉiu momento estis Haleluja!
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja
19 сен 2024