en la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko. ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion; al la mond' eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion. tiu estas la espero-blus' de lazaro ludoviko zamenhof sub la sankta signo de l' espero kolektiĝas pacaj batalantoj, kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj. forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj, sed dissaltos la obstinaj baroj perla sankta amo disbatitaj. vivu la verda stel'